Museo San Pio X - Salzano - www.museosanpiox.it
testata
Home > Chi è San Pio X > Esperanto: Prossime date che ci parleranno di San Pio X (in esperanto)

EN LA VENONTAJ JAROJ DE LA TRIA JARMILO MULTAJ DATOJ PAROLOS AL NI PRI SANKTA PIO LA DEKA

1 - Premiso

La hodiaŭaj problemoj proponitaj koncerne Sanktan Pion la Dekan estas multaj, ĉu el la liturgia kaj religia-eklezia vidpunkto de ĉiuj flankoj (katekismo, preĝejmuziko, papa aŭtoritato ktp), ĉu el tiu kiu estas eminente la historia-interpretativa vidpunkto. Kaj ĉi tio okazas malgraŭ multaj episkopoj parolas eĉ simpatie pri granda sanktulo de la Roma Eklezio kiu, malgraŭ la reformista rigidmieno per kiu li alfrontis sian pontifikecon, šainas apartigita ĉe ariergarda kaj reakcia pozicio. Certe, ne ĉio pri Li estas fajna kaj pura oro (precipe kun la Modernismo), sed eble mem la postaj papoj, malgraŭ ilia hieratiko aŭ ilia simpatio (Pio la 11-a, Pio la 12-a, Johano la 23-a, Paŭlo la 6-a kaj Johano Paŭlo la 2-a), akcentis kelkajn kompreneblajn autoritatemajn aspektojn (pastro Ernesto Buonaiuti, pastro Lorenzo Milani, pastro Primo Mazzolari, Dom Giovanni Franzoni, pastro Giulio Girardi, mons-ro Marcel Lefebvre, Hans Küng, pastro Leonardo Boff, ecc.). Sed estas ankoraŭ vere gravega sanktulo, se la episkopo de Padovo, mons-ro Antonio Mattiazzo (elp. Antonjo Matiaco), transprenis kiel devizon de sia episkopa ofico la latinan frazon "Recapitulare omnia in Christo" (resumigi ĉiujn aferoin en Kristo) (Ef. 1, 10 ), kiu estas la sama de Pio 10-a, ankaŭ se la vorto Recapitulare anstataŭas Instaurare.

Alia prava problemo estas la grupigo de la festoj pri Sankta Pio 10-a en unu nura. La Dies Natalis (la tago en kiu Li mortis sur la Tero kaj naskiĝis al la ĉiela vivo) estas ĉiujara tago 21a de aŭgusto, kiu šajnas nepraktikebla pro la somera sezono (en Riese, la naskiĝurbeto de Jozefo Sarto en la diocezo Treviso (exp. Trevizo), tamen ĝi altiras pli ol 3000 personoj por la jara procesio); antaŭ 40 jaroj estis celebrita la unua dioceza festo, en kiu S. Pio la 10-a unuafoje estis elektita kunpatrono de la diocezo Treviso kune kun S-ta Liberalo el Altino, la 3an de septembro 1957 (episkopo mons-ro Egidio Negrin); antaŭ 13 jaroj okazis la unua celebrado de la ekstera festo de S. Pio 10-a la 16an de novembro 1985 (centjara datreveno de Lia episkopa konsekro) aŭ je la dimanĉo kiu randu tiun daton.

Grava problemo konsistas en la rotoj de la sekvantoj de mons-ro Lefebvre, kiuj multfoje vizitas la dometon kie naskiĝis, lasante skribaĵojn sur la notlibro de la vizitantoj kiuj himnas al la agado de lia skisma fondinto Lefebvre (kiel "Que S. Pie X benisse l'oeuvre de Mgr. Lefebvre!", t. e. "ke Sankta Pio la 10-a benu la agadon de mons-ro Marcel Lefebvre!"). Li pri Pio la 10-a nenion komprenis, kaj li aliĝis ne la reformemaj vidpunktoj de Papo Pio la 10-a, sed nur tiuj aŭtoritatemaj, kiuj koncernis la etoson de lia tiama Eklezio, je la komenco de ĉi tiu jarcento.

Oni planas poste plivalorigi la itinerojn muzeajn kaj devotecajn koncerne Sanktan Pion la 10-an: ekde la naskiĝa dometo kaj muzeo en Riese (exp. Rieze), al seminario en Padovo, al preĝejo kaj muzeo en Tombolo, al preĝejo kaj muzeo en Salzano (Venecio) , al seminario kaj katedralo en Treviso, al seminario kaj katedralo en Mantovo, al seminario kaj baziliko de S. Marko en Venecio, ĝis la altaro de la Prezentado en la baziliko de Sankta Petro kaj al la Vatikanaj Muzeoj.

Ni esperu, ke la Jubileo permesos al ni grandan kaj gravan operacion, kiu samtempe estas religia kaj kultura.

Multaj estas la preĝejoj kaj la paroĥoj dediĉitaj al Pio la 10-a en la tuta mondo: multenombraj en Hispanio, 89 en Usono, 86 en Italio, 62 en Germanio, 19 en Kanado, 15 en Belgio, 2 en Aŭstrio, 1 en Čekio, 11 en Argentino, 1 en Čilio, 1 en Kolombio, ktp: oni antaŭvidas ekde nun rimarkindan fluon de pilgrimantoj, venontaj el la Nordo kaj el la Oriento de Eŭropo.

Nun necesas pensi pri multaj aliaj taskoj, ĉar tempo pasas, kaj multenombraj estas la datfaloj pri Sankta Pio la 10-a inter la 2000a jaro kaj la 2014a jaro.

2 - Venontaj datrevenoj pri Sankta Jozefo Sarto

  • 2000
    • Centkvindekjara datreveno de la eniro de Jozefo Sarto en la diocezan seminarion de Padovo.
    • Granda Jubileo de la 2000a jaro.
  • 2001
    • Centjara datreveno de la supreniro de la kardinalo de Venecio mons-ro Jozefo Sarto al la Monto Grappa (la 4an de aŭgusto 1901) por beni la kapeleton de la Madono.
    • Kvindekjara datreveno de la beatigo (la 3an de junio 1951).
    • Centkvindekjara datreveno de la morto de Jakobo Monico (1778-1851), kardinalo patriarko de Venecio kaj mecenato samvilaĝano de S. Pio la Deka.
    • Kvindekjara datreveno de la elekto de Pio la Deka kiel universala patrono de la katolikaj esperantistoj (Kongreso de IKUE en Munkeno de Bavario, 4-11 de aŭgusto 1951: li estis elektita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj").
  • 2002
    • Kvindekjara datreveno de la lokado de la venerata, nekoruptita korpa restaĵo de Pio la Deka sub la altaro de la Prezentado en la baziliko de Sankta Petro en Romo (la 17an de februaro 1952).
  • 2003
    • Centjara datreveno de la elektado de la kardinalo patriarko de Venecio mons-ro Jozefo Sarto kiel papo (4an de aŭgusto 1903).
    • Centjara datreveno de la unua apero de katolika revuo "Espero Katolika" kaj de poeziaĵo dediĉita de litova pastro Aleksandro Dombrovski (1860-1938) al ĵus elektita papa Mošto Pio la 10-a. Eventuala eldono de ĉiuj numeroj en kompakta disko por la historio, por la tutmondaj IKUE-esperantistoj kaj por ĉiuj devotuloj.
    • Centjara datreveno de la malfermo de la naskiĝa dometo de Pio la Deka por la viziteblo de devotoj kaj de turistoj.
  • 2004
    • Kvindekjara datreveno de la sanktuligo (la 29an de majo 1954).
    • Kvindekjara datreveno de Ignis Ardens (ardanta fajro), kies unua numero aperis en julio 1954: estas la dumonata revuo de la paroko de Riese, kiu disvastigas tra la tuta mondo la religian kaj historian mesaĝon.
  • 2005
    • Centjara datreveno de la eldono de la belega biografio verkita de mons-ro Angelo Marchesan (1859-1932): ĝi konsistas el 588 paĝoj, 720 fotografaĵoj kaj 22 ilustraĵoj ekstertekste (eldonita en 12 kajeroj dum la jarduo 1904-1905): estas oportune reeldoni ĝin kun la necesaj ĝisdatigoj.
    • Dudeka datreveno de la elekto de Pio la 10-a kiel universala patrono de la asocio "Trevisani nel mondo" ("Trevisanoj en la mondo"), la monda asocio de elmigrintoj originaj el la provinco Treviso.
  • 2006
    • Centjara datreveno de lia favore al Esperanto (la 2an de junio 1906).
    • Kvindekjara datreveno de la elekto de Pio la Deka kiel kunpatrono de la urbo kaj de la diocezo Treviso (la 8an de decembro 1956).
  • 2007
    • Kvindekjara datreveno de la unua dioceza festo por S. Pio la Deka kiel kunpatrono de la urbo kaj de la diocezo Treviso (la 3an de septembro 1957).
  • 2009
    • Centjara datreveno de la papa aŭdienco (la 4an de aprilo 1909), dum kiu lio eldiris la profetan frazon "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon".
  • 2014
    • Centjara datreveno de la morto (la 20an de aŭgusto 1914).

Propono honore al S. Pio la Deka

Čar la klopodo estas granda kaj la tempo estas mallonga, mi proponis al IKUE kaj al ĝia itala sekcio liberan starigon de grupo da katolikaj esperantistoj aŭ simpatiantoj, nomata "Geamikoj de Sankta Pio la Deka", kun programo kiu povus efektiviĝi per jenaj punktoj:

  • memori la ekzemplon kaj la instruadon de S. Pio la 10-a, nia speciala patrono al kiu ni povas konfidi niajn spiritajn kaj materiajn necesojn;
  • agadi laŭ esperantista karismo, laŭ optiko de kristana kaj ekumena atestado;
  • disvastigi inter ĉiuj esperantistoj sciigojn pri lia vivo, lia verko, liaj lokoj, personoj kiuj lin kunhelpis kelkmaniere;
  • akiri en la tuta mondo informojn pri la disvastigo de lia kulto;
  • celebri la meson en Esperanto honore al li la 21an de aŭgusto ĉiujare;
  • memori ĉiumonate (aŭ de tempo al tempo) iun ajn eventon de lia vivo kunligata kun tiu monato (aŭ kun tiu periodo);
  • prizorgi specialmaniere datojn kiuj koncernas lin en venontaj jaroj kun manifestacioj tiucele preparataj, prelegoj, studoj, redaktado de novaj preĝoj, "sanktulobildetoj", oferoj, filatelaj kaj numismatikaj iniciatoj.

Se tia propono sukcesos, bonvolu esperantistaj legantoj scribi al mi. Mia adreso estas:

Viale della Rimembranza, 18/2 30030 Salzano (Venezia) Italia.

Koran dankon al ĉiuj!

Quirino Bortolato

(Espero Katolika, Numero 3-4/1998, Marto-Aprilo 1998, p.j 60-62)

ultimo aggiornamento: 14.08.2007

 
 
 
 
 
I commenti e i messaggi sono di proprietà dei rispettivi autori, il resto © 2000-2009 dell'Associazione Culturale "Tempo e Memoria".
Questo sito è stato creato da Ermanno Baschiera in collaborazione con queste persone.